Ludu

La 1121-a E_elsendo el la 26.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Komence ni proponas ampleksan kulturteman kronikon. Ni informas pri ekspozicio Juna Pollando en William Morris Gallery, Londono, pri la novembra Chopin-konkurso por junuloj en Egiptio kaj pri la ekspozicio en la krakova Cervantes-Instituto „La hispana arto el la 21-a jarcento el Bassat-kolekto”. La informoj de la E-komunuma segmento rekonsulteblaj ĉe eventaservo.org rilatas al la sabata prelego de Markos Kramer en kulturkunveno de E-Asocio de San Paŭlo kaj al la dimanĉa renkontiĝo Esperanta-franca kun Yves Desrosiers, kanada muzikisto, kiu lernis la IL-on kaj uzis ĝin por sia lasta albumo „Nokta ŝoforo”. UEA proponas al siaj membroj jarfinan koncerton kun lia partopreno. En la fino de la elsendo la redakcio proponas leterkestan renkontiĝon. La aŭdiĝanta muzikfragmento devenas el la kanzono de JoMo „La koloro de la amo” el la KD „JoMo Slavumas} eldonita de Vinilkosmo. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la ekspozicio pri Juna Pollando en londona artgalerio William Morris. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.