Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1119-a E_elsendo el la 19.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Nia komenca kulturtema kroniko enhavas informon pri memoraĵoj ligitaj kun la pola Nobelpremiitino Wisława Szymborska ekde hodiaŭ troviĝantaj en la Muzeo de Nobelpremio en Stokholmo kaj pri la germana traduko de „Medalionoj” de Zofia Nałkowska. Nian nunsemajnan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al la unua ormedalulino de Olimpiko kaj la unua polino kun olimpika ora medalo, Halina Konopacka. Ŝia foto akompas nian programinformon. En la E-komunuma segmento ni referencas al la mesaĝo de UEA lige kun Tago de Infanoj (20.11) kaj informas pri la muzika konkurso Gianfranco Molle 2022 organizata de Itala E-Federacio. Kiel muzikan ornamon ni elektis la kanzonon „Kie estas vi” de Martin kaj La Talpoj el la KD „Superbazaro” eldonita de Vinilkosmo. Aŭdiĝas ankaŭ interpreto de „La Espeo” fare de Gianfranco Molle. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Rilate la informon pri la memoraĵoj de Wisława Szymborska en la Muzeo de Nobelpremio en Stokholmo mi memoriĝis pri ŝia versaĵo, kiun ŝi skribis en la jaro 1952, kun la titolo “La cirkaj bestoj”. Ĝi aperis esperantlingve en traduko de Lidia Ligęza en la libro “Mi inventas la mondon”, Serio “Oriento-Okcidento”
“La cirkaj bestoj”
Stamfas ursoj laŭ takt de muziko,
trans flama ringo saltas leono,
simi’ biciklas en flava tuniko,
krakas vipo sur muzika fono,
krakas vipo kaj lulas okulojn de l’bestoj,
dancas hundoj atente venkante slalomon,
elefanto portas vazon per lerta gesto.
Mi ege hontas, mi – homo.
Estis malbon’ en ĉi tiu distro:
oni bru-aplaŭdis post agrablo,
kvankam la man’ pli longa je vipo
ombron ĵetis akran sur sablon.
kaj jen … surprizo??? – la kvizo!!!
1. Kiu estas sur la foto: https://www.miavivo.net/wp-content/peepso/users/680/photos/thumbs/73192e3788403096a9f6bdc659edbe4d_m.jpg?
a) Wisława Szymborska (legu: Visŭava Ŝimborska),
b) Zofia Nałkowska (legu: Zofja Naŭkofska,
c) Halina Konopacka (legu same kiel skribite)
2. En kiu jaro Wisława Szymborska ricevis la Nobelpremion? a) 1986, b) 1996, c) 2016
3. Pri kio temas ra rakontaro „Medalionoj” de Zofia Nałkowska? a) pri persekutoj fare de germanaj nazioj, b) pri olimpikaj ludoj, c) pri atingoj de juvelista metio
4. Kiu estas difinata kiel “animo de muzika kulturo? a) Jean-Marc Leclercq, b) Gianfranco Molle, c) Emanuele Rovere
Mi ĝojas, ke Halina Konopacka estas honorigita en la Aleo de Sportaj Steluloj en Władysławowo: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gwiazda_Halina_Konopacka.JPG
Mi elkore dankas pro la hodiaŭa programo. Aparte tuŝis min la elstara, nekredebla virino Halina Konopacka. Ŝia vivo estas nepre filminda! Mi aprezas la bonegan ĵurnalistan laboron – mi eksciis multajn novajn detalojn pri tiu mirinda persono! DANKON ankoraŭfoje.
Koredankon per la elsendoj Pola Retradio Trebone,
Do mi sxategis tio cxi la historio pri la unua oro medalo Olimpiko Halina Konopacka sxi tre Belulino Gratulon al sxi pri sia pasinto venko