Ludu

La 1120-a E_elsendo el la 24.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa elsendo enhavas la 118-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Antaŭas ĝin la plej novaj donitaĵoj pri legemo de poloj. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la poluaj efikoj de la pandemio kaj pri la polaj pomoj, kies plej granda importanto fariĝis nun Egiptio. La sciencbultena temo estas dediĉita al la dramecaj konkludoj de sciencistoj pri la malkreskanta en Eŭropo birdopopulacio. La akompananta la programinformon interreta foto guste rilatas al ĉi tiu temo prezentante paserojn, birdojn dekumitajn. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.