Ludu

La 1108-a E_elsendo el la 12.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas denove la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia. En la hodiaŭa renkontiĝo ni daŭrigas temojn, pri kiuj post la lasta komitata decido okupiĝis la estraro kaj la komitato mem, kaj pri kiuj ni interparolis en la septembra interparolo. Pro la teknikaj kialoj la tiama interparolo ne povis aŭdiĝi, sed lastlunde al tiuj temoj ni referencis, des pli, ke la 16-an de septembro la Komitato de UEA decidos pri la sortoj de la roterdama CO-domo kaj Biblioteko Hector Hodler. La 2-a parto de nia lunda interparolo aŭdiĝos en la plej proksima E-elsendo. La komencaj aktualaĵoj koncernas la decidon de la pola Konstitucia Tribunalo pri la supereco de la pola Konstitucio rilate al la unia leĝaro, al studoj de instruistoj pri etiko. Ni informas pri la premio Vidyasagar-Dinamoyee por E-lingvisto, Probal Dasgupta. Nia scienca temo rilatas al la kuracefikaj kosmetikaĵoj. Muzike akompanas nin Flávio Fonseca per la fragmento de la kanzono „Pluvu pluvo”. La programakompana interreta foto ligas al la sciencbultena temo pri la kuracefikaj kosmetikaĵoj baziitaj sur plantoj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.