Ludu

La 1107-a E_elsendo el la 08.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nunsemajne ni proponas viziti kun ni felietone la Kastelon en Wiśnicz en la suda Pollando, ekde la pasinta jaro portanta distingan nomon Historia Monumento. La komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj rilatas al la finiĝinta 1-a etapo de Chopin-konkurso, al premio Cherasco Storia por la direktoro de Auschwitz-muzeo, al la pola literatura premio NIKE-2021. En la E-komunuma segmento ni informas pri la komenciĝinta varbado por la programo de la montreala IKU kaj pri la litova BET okazonta venontjare en Klajpeda. Muzike ornamas la elsendon la kanzono de Feri Floro „Sola sub la steloj” (https://www.youtube.com/watch?v=ekD-r_6yBh4) kaj kanzono de Sepa kaj Asorti el ĝia koncerto dum la nunjara VK. La ornamanta la programinformon reta foto prezentas la kastelon en Wiśnicz, pri kiu traktas nia felietono. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.