La dekkvarelementa diskaro, diskoalbumo kun la registraĵoj de Chopin-muziverkoj en la plenumo de Tatiana Ŝebanova ĵus ricevis la prestiĝan premion Diapason d’or. Ĉiuj registraĵoj estis faritaj en la varsovia Koncerta Studio de Pola Radio „Witold Lutosławski” en la jaroj 2007-2010. La dekkvardiska skatolo enhavas, plejparte, neeldonitajn muziverkojn aranĝitajn laŭ kronologia sinsekvo (escepte de verkoj por piano kaj orkestro, troveblaj en du lastaj albumoj) ekde polonezoj de sepjara Chopin ĝis mazurko, op. 68 n-ro 4. La libreto akompananta la premiitan diskokolekton helpas facile trovi ĉiujn opusojn. Laŭ franca muzikkritikisto Loïc Chahine – publikigita en la retpaĝo de la pola Nacia Chopin-Instituto, la preludoj interpretitaj de Ŝebanova estas noblaj, ĉarmaj kaj naturaj. Kiel li taksis „mazurkoj kaj nokturnoj estas modestaj, sed ajna perdo de sia distinga karaktero. Rimarkebla estas polonezo, op. 71 n-ro 3, dancigema, plena de nuancoj, kaj samtempe revema. Eble muzikpuristoj bedaŭros, ke ĉiuj verkoj estis registritaj per la sama piano, dum la pli fruaj bezonus iom pli malnovan instrumenton. Ĉi-kaze, tamen, ne gravas, ĉar tiu ĉi preskaŭ kompleta verkaro de Chopin apartenas al la plej belaj plenumitaj per la epoka instrumento. Ĝi estas siaspeca testamento de eksterordinara pianistino Tatiana Ŝebanova, kiu en la 2010-a jaro forpasis pro kancero.

El la elsendo 17.09.2021. Legas Maciek – 1′ 48″