Ludu

La 1090-a E_elsendo el la 11.08.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

En ĝi ni proponas sonfragmenton el la programo de la 2-a VK-o pri la enkonduko al la prezentita en ĝia programo kurso pri la parolarto de Leandro Abrahão. Ni informas krome pri la daŭranta virtuale ILEI-kongreso kaj ĝia nova estraro. Komence aŭdiĝas kronvirusa kroniko kaj aktualaĵoj. Ili koncernas la malsatminacon en la monda skalo kaj antaŭnelonge plantitan omaĝarbon al pola komponisto Krzysztof Penderecki en la Botanika Ĝardeno de Kaŭno. La sciencbultena informo rilatas al interesa sistemo  akiri trinkakvon en ekstremaj klimatkondiĉoj el aero. Muzike akompanas nin Tarcisio Lima per la fragmento de la kanzono „Nokta Papilio”. Nia interreta foto rilatas al la sciencbultena temo pri akiro de akvo en ekstremaj klimataj kondiĉoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.