Ludu

La 1085-a E_elsendo el la 23.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La elsendon enkondukas kulturrilata informo pri la laŭreato de la plej prestiĝa literatura premio por germanlingvanoj, La Premio Georg Büchner aljuĝita al aŭstro Clemens Johann Setz. La aŭtoro estas konata en Esperantujo i.a. pro tradukoj de William Auld en la germanan. Sekve ni ligas al la daŭranta 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. Ni prezentas sonscenon pri sinrezento de la nunjaraj IKU-prelegantoj (IKU-libro senpage elŝuteblas ĉe: iku2.trovu.com). Krome ni prezentas premiitan oratoraĵon de Snehaĝa Venkateŝ el Barato en la nunjara Oratora Konkurso. Ni traktas ankaŭ parton de mesaĝoj transdonitaj babileje dum niaj renkontiĝoj kadre de la virtuala Movada Foiro kun aŭskultantoj kaj amikoj de la Pola RetRadio en Esperanto. Fine aŭdiĝas fragmento de la kanzono Amikeco kaj Frateco el la koncerto de Moses Byamungu el Kongo. La akompana interreta foto prezentas la paĝon de VK 2021 en Telegramo.org.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.