Ludu

La 1083-a E_elsendo el la 17.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org RetRadio

La komenca parto de nia hodiaŭa elsendo estas dediĉita al la la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto. En nia raporto ni informas pri la jam vendrede ekfunkciinta platformo vk.retevent.com, sed la ĉefan atenton ni donas al la hodiaŭa Malferma Solenaĵo. Ni prezentas la kerman parton de la malferma parolado de UEA-prezidanto, Duncan Charters. Sekve aŭdiĝas mallonga kulturkroniko kun informoj pri daŭrantaj en Varsovio eliminadoj por la nunjara Internacia Chopin-Konkurso kaj pri interesa tolaĵo de Marcin Zaleski malaperinta dummilite kaj antaŭnleonge reakirita, kiun eblis rigardi en la varsovia Kordegarda. Fine aŭdiĝas Leterkesto. Ni i.a. informas pri niaj dumkongresaj renkontiĝoj ĉe virtuala Movada Foiro: 19.07.21 je la 18.00 UTC kaj 21.07.21 je la 11.00 UTC. En Leterkesto ni citas fragmente la komponaĵon de Nobukuni Hiroshi por la poemo de Zamenhof „La Vojo” el la historia koncerto 1987, okaze de la Zamenhofa Festo en Jokohamo. La interreta foto koncernas la aktualan temon, la daŭrantajn eliminadojn por la nunjara Chopin-konkurso.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.