Ludu

La 1081-a E_elsendo el la 09.07.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la distingon de la pola teatra kaj opera reĝisoro per Ora Leono de la Venecia Bienalo; la someran Omaĝfestivalon al la pola filmreĝisoro Krzysztof Kieślowski. La nunsemajna felietono pri koninda Pollando kondukas nin al la loko Inwałd en la suda Pollando kun multaj vizitindaj parkoj, i.a. Ĝardeno de Johano Paŭlo la 2-a en kiu lia bildo, la Baziliko de S-ta Petro en Vatikano kaj Baziliko de la Plej Sankta Maria-Virgulino en Wadowice estis kreita el 20 mil plantoj kaj floroj. La programinforma foto el la reto prezentas tiun ĉi bildon. Hodiaŭ nia E-komunuma segmento estas aparte ampleksa. Ni informas pri la plano de UEA kampanji ĉe Unesko por Internacia E-Tago (esperanto.tago.kampanjo@co.uea.org); pri reta seminario dediĉita al Esperanto kaj Interreta Komunikado sekvebla per UEAviva; pri la nunjara eldono favore al Biblioteka Apogo de la geedzoj Bachrich (bachrich@co.uea.org, kopie al oraola@esperanto.org). Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Kajto „Kara amato de mi” el la KD „Duope”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo (kaj la pli fruaj)  estos baldaŭ aŭdebla en jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.