Ludu

La 1078-a E_elsendo el la 29.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa programo ni denove foliumas kelkajn E-gazetojn („Ora Ĵurnalo” – junio/julio 2021; „La Revuo Orienta” – la 3-a kaj 4-a numeroj 2021; La 2-a numero de „Esperantolehti”; La 606/607 numero de „le monde de l’Esperanto”). La komencaj aktualaĵoj koncernas la distingon de la eksa germana prezidento Joachim Gaus per la premio de s-ta Wojciech. Ni informas pri produktado de portugala vino, ŝatata de polaj konsumantoj. Ni notas la 80-an mortodatrevenon de elstara pola komponisto, pianisto kaj politikisto Ignacy Jan Paderewski. La aktualaĵojn sekvas kronvirusa kroniko. Nia sciencbultena temo koncernas esplorojn pri rilato inter la lernado de matematiko fare de adoleskuloj kaj evoluo de ilia cerbo kaj kognaj kapabloj. Muzike ni citas el la fortepiana konĉerto de I.J. Paderewski kaj prezentas la fragmenton de „La Pluvo”, kanzono aŭdiĝinta dum la hispanaj E-kongresoj. Kantas María Villalón. La priprograman informon akompanas interreta foto rilatanta al lernado de matematiko fare de adoleskuloj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.