Ludu

La 1077-a E_elsendo el la 25.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono estas dediĉita al la kutimoj malnovaj, novaj kaj plej novaj ligitaj kun la Somera Solstico, kun Sankt-Johana Nokto. La komenca kulturkroniko informas pri la premio Transatlantyk atribuita al prof. Tokimasa Sekiguchi, ambasadoro de pola literaturo en Japanio; pri la restaŭrita bildo „Madono kun la Infaneto inter la dancantaj anĝeletoj” el la staplejo de Lucas Cranach la Aĝa. La E-komunumaj informoj traktas la agadojn de Hispana E-Federacio lige kun la jaro de Lorca kaj informas pri la reeldonita E-lernolibro por hispanlingvanoj. Fine ni renkontiĝas en Leterkesto. Muzike akompanas nin Manno Montanna per fragmento de la kanzono „Haveno Soleco”. La interreta foto ĉe la programinformo rilatas al iu el la Sankt-Johanaj kutimoj. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.