Ludu

La 1076-a E_elsendo el la 23.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La ĉefan parton en nia elsendo okupas literatura segmento kun la 112-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj informas pri ĉiam pli da poloj uzantaj elektronikan poŝton kaj pri kritikema rilato de multaj uniaj civitanoj al la agadefikeco de la Eŭropa Unio. Tradicie aŭdiĝas sekve la kronvirusa kroniko. Nia sciencbultena temo koncernas laborojn de britaj sciencistoj, kies aparta izolilo malgrandigos bruon de jetmotoroj. Muzike ni memorigas fragmente la kanzonon de Kajto „Trinkkanto je la vivo” el ĝia KD „La Universala Arbo”.
La priprograman informon akompanas interreta foto rilatanta al la informo pri ĉiam pli da poloj uzantaj elektronikan poŝton. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.