Ludu

La 1073-a E_elsendo el la 11.06.2021 ĉe www.pola-retradio.org

La hodiaŭa felietono pri koninda Pollando kondukas nin al Antonin, la tiea ĉasista palaco kaj spuroj de Chopin, kiuj havas nun konkretan muzikan formon. La komenca kulturtema kroniko liveras informojn pri verkoj de Heweliusz sur la pola Unesko-listo (https://pbc.gda.pl), pri la teksto por la nunjara Tago de la Nacia Legado, pri interesa ekspozicio dediĉita al la popola lignogravurado. Ni prezentas la plej novan bitan albumeton de Vinilkosmo, kiu estas „Memorante Gondolandon” de Korvaks, el kiu ni prezentas fragmente muzikalfaraĵon „Ĉio estas Korvaks”. La alia kanzono fragmente prezentata el la KD eldonita de Vinilkosmo „Afrika Kompilo” estas titolita „Nur landlimoj nin disigas”. La interreta foto ĉe la programinformo prezentas alrigardon al la ĉasista palaco en Antonin. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.