Ludu

La 1066-a E_elsendo el la 18.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

Ni proponas en ĝi arkivan interparolon kun prof. Aleksander Melnikow el Rusio lige kun lia prelego pri E-etno, E-komunumo, E-identeco dum la Lingvistika Simpozio en Poznano 2008. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la plej granda produktanto de arĝento, kiu estas Pollando kaj ankaŭ al la fakto, ke la pandemio falĉis la fizikan aktivecon de poloj. Tiujn informojn sekvas kronvirusa kroniko. La sciencbultena temo traktas la pionirajn paŝojn de polaj kaj germanaj sciencistoj por estontaj fononaj kvantumaj teknologioj. Muzike ni anoncas, ke baldaŭ eblos ĉe Vinilkosmo aĉeti vinile, KD-e kaj bite la albumon de i.d.c. Fulmerford. N prezentas fragmente la antaŭanoncan kanton „Urba naturo”. La akompananta la programinformon interreta foto rilatas al informo pri sportemaj poloj, kiuj poiome rericevas eblecon reveni al sporta aktivado. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.