Ludu

La 1063-a E_elsendo el la 07.05.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa trarigardo de la E-gazetaro ni foliumas la 1-ajn nunjarajn numerojn de „Esperantolehti” el Finnlando kaj „La Revuo Orienta” el Japanio. Krome elektronikajn numerojn de la aprila „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo, Japanio kaj de la 1-a numero nunjara de „La Lampiro”. La komenca kulturtema kroniko informas pri nova historimonumento en Pollando, pri la ekspozicio de la 17-jarcenta nederlanda kaj flamanda arto en Varsovio kaj pri la fizika Nokto de Muzeoj okazonta la 15-an de majo. Nia E-komunuma informo sciigas pri la jam komenciĝanta aligebleco al la 2-a Virtuala Kongreso. La interreta foto apud la programinformo rilatas al la nova Historimonumento, la ligna preĝejo en Orawka. Muzike akompanas nin varsovia muzika folkloraĵo kaj „Kiam mi min eksplikas” el la KD „Simbiozo”, kantas Flavio Fonseca. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Sondokumentoj el la periodo post la 22-a de aŭgusto 2020 estas jam ĝisdatigitaj. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.