Ludu

La 1027-a E_elsendo el la 02.01.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Al Ĉiuj Niaj Geaŭskultantoj Feliĉan, Sukcesan kaj Ĉiel Prosperan Novan Jaron ! En la komencaj kulturkronikaj informoj ni sciigas pri la Pola Muzika Biblioteko konsultebla rete, www.polskabibliotekamuzyczna.pl; pri originala kiraso de pola reĝido, Sigismundo Aŭgusto baldaŭ revenonta al Pollando, pri pola poŝtmarko, kiu evidentiĝis la plej bela en konkurso de EUROPA Stamp. Ĉerpante el la arkivaj felietonoj ni proksimigas la konindan polan vintran ĉefurbon Zakopane. En la E-komunuma segmento ni informas pri aperinta en 2020 libro dediĉita al Hector Hodler kaj pri la gvidantoj de la Interkultura Novel-Konkurso de Akademio Literatura de Esperanto: François Lorrain el Kanado kaj Nicola Ruggiero el Italio. La elsendon muzike akompanas Asorti per la kanzono „Novjara Nokto” kaj Manuel per la kanzono „Feliĉan naskiĝdatrevenon, bonŝancan Novan Jaron”. La apudanta la programinformon foto rilatas al la bonvenigo de la 2021, kiu akompanas niajn novjarajn bondezirojn. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.