Ludu

La 1026-a E_elsendo el la 29.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo ni interparolas kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot pri nia aktivado kaj laboro pro la kronvirusa pandemio. Li aparte koncentriĝas pri sia profesia laboro kiel universitata lekcianto. Niaj komencaj aktualaĵoj traktas la rilaton de poloj al la medioprotektado kaj ilian ekologieman rilaton. Nia scienca temo rilatas al malkovro de aparta molekulo en la atmosfero de Titano. Muzike akompanas nin Feri Floro per la fragmento de la kanzono „Viaj okuloj verdaj”, krome en la fino JoMo kaj Mayoma per la kanzono „Nokt’ sen dormo”. La interreta foto ĉe nia programinformo referencas al malkovro de aparta molekulo en la atmosfero de Titano. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe – pro teknikaj kialoj – ili ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.