Ludu

La 1022-a E_elsendo el la 15.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia hodiaŭa elsendo komenciĝas per kelka enpensiĝo pri la pasanta Zamenhof-Tago, la 161-a naskiĝdatreveno de la lingvokreinto. Ornamas ĝin originala interpreto de Ĵomart de la himno „La Espero”. Niaj komencaj aktualaĵoj informas pri 900 belorusaj studentoj, stipendiitoj de Nacia Agentejo de Studenta Interŝanĝo kaj pri alta pozicio de Pollando, kiel loko en kiu virinoj trovas bonajn ŝancojn por sia merkatista agado. Nia scienca temo koncernas ekzamenojn pri bezonoj de balbutemuloj, kiujn oni faris en kelkaj landoj, inkluzive de Pollando. Fine ni prezentas la 103-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas medalon kun Ludoviko Zamenhof emisiitan lige kun la 100-jariĝo de Esperanto. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe – pro teknikaj kialoj – ili ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.