Ludu

La 1019-a E_elsendo el la 05.12.2020 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa E-elsendo ni memorigas arkivan felietonon pri  Srebrna Góra (Arĝenta Monto) en Pollando. La kulturkronikaj informoj rilatas al reta platformo de la pola muziko (www.portalmuzykipolskiej.pl); al la cigana poetino Papusza, kies manuskriptoj troviĝas nun en la Vojevodia Biblioteko de Gorzów Wielkopolski; al dokumenta filmo pri pola pilgrimloko Kalwaria Zebrzydowska. En la E-komunuma segmento ni prezentas aktualaĵon pri la periodaĵo „Esperantologio / Esperanto Studies” reference al la GK de UEA. En la fino aŭdiĝas leterkesta programero. Muzike akompanas nin Les Petits Chanteurs de Meaux, kiuj kantas E-lingve „Himnon de la Tero” kaj Ĵomart kaj Nataŝa, kiujn ni aŭdas en fragmento de ilia fama „Valso por amikoj”. La apudanta la programinformon foto prezentas flugilperspektive la faman polan pilgrimejon Kalwaria Zebrzydowska reference al unu el la kulturkronikaj informoj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne povas esti aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele aŭdeblajn kaj legeblajn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.