Ludu

La 1014-a E_elsendo el la 17.11.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni prezentas la duan parton de la intervjuo, kiun donis al nia redakcio d-ro Carlo Minnajo lige kun la nova literatura premio „Laŭro de la Akademio”. Ĉi-foje nia gasto i.a. parolas pri la planoj de la akademia Literatura Sekcio, kies direktoro li estas. La komencaj aktualaĵoj rilatas al grava ekonomia interkonsento pri libera komerco en Azio; ni prezentas kronviruskronikajn informojn kaj raportas pri kreskanta anasbredado en Pollando. La sciencbultenaj temoj koncernas la usonan inventaĵon, kiu estas kotono kiu sin desinfektas sub la influo de lumo kaj la unuajn testadojn en Pollando pri senjora fragileco/febleco. Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „Ĉemara rememoro” en la plenumo de korea virtuala koruso. La interreta foto ĉe nia programinformo referencas al la temo pri kotonaj vizaĝmaskoj, kiuj sin desinfektas influite de lumo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Tamen portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn – paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn – bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo ankaŭ estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.