Ludu

La 1013-a E_elsendo el la 13.11.2020 ĉe www.pola-retradio.org

La nova literatura premio „Laŭro de la Akademio” estas la okazo gastigi antaŭ nia mikrofono la direktoron de la Literatura Sekcio de Akademio de Esperanto, d-ron Carlo Minnaja. En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri pola kaj angla apoj ebligantaj konatiĝi kun la trezoroj de la Muzeo de Czartoryski-princoj; pri nova >muralo<, murpentraĵo en la loko Tychy omaĝanta la memoron de la pola verkistino Zofia Nałkowska, konata al esperantistoj pro sia raporta libreto „Medalionoj”. Nia arkiva felietono pri Koninda Pollando priskribas historiepizodojn de la urbo Łódź (Lodzo) en la centra Pollando. Pri la reta formulo de BEL-konferencoj ni informas en la E-komunuma segmento. Muzike akompanas nin Martin kaj La Talpoj per fragmento de la kanzono „Postsomero”. La apudanta la elsendon reta foto bildigas murpentraĵon dediĉitan al pola verkistino Zofia Nałkowska. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas daŭre konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. Portempe ili – pro teknikaj kialoj – ne estas aktualigataj. Tial la aktualajn ĉerpaĵojn bv. sekvi per filmetoj ĉe: https://www.youtube.com/channel/UCeJkbvDDmlwesPAl_GmPOEA. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la kanalo: Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere en jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.