Ludu

La 976-a E_elsendo el la 30.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni proponas en la literatura segmento de la programo la 96-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Post la kronvirusa kroniko ni prezentas aktualaĵon pri polaj altlernejoj en la nunjara eldono de la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking. Nian sciencbultenan temon ni dediĉas al la formmemorkapabla materialo kun signifaj loĝistikaj proprecoj.
La akompananta programinformon foto rilatas la hodiaŭa fragmento de „Quo Vadis”, en kiu Nerono ludas liuton dum Romo brulas. Temas pri fragmento de historia filmafiŝo el 1912. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas senĉese konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj.  La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D