Ludu

La 971-a E_elsendo el la 12.06.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nian vendredan felietonon pri koninda Pollando ni dediĉas al la ĉevalbredado en Pollando. En la kulturtema kroniko ni informas pri interesa pentrista projekto de pola arkitekto kaj akvarelistoTytus Brzozowski, pri tri festivaloj planitaj por somero en la urbo Sopot. La E-komunuma informo rilatas al la 5-a Interlingvistika Simpozio en Poznano, kiu okazos ĉi-aŭtune, sed nur rete. Fine aŭdiĝas Leterkesto. Muzike ni prezentas fragmente kanton de Mikaelo Bronŝtejn el la disko „Iom da bono”. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas unu el la ĉevaloj el la ĉevalbredejo en Janów Podlaski. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.