Ludu

La 963-a E_elsendo el la 15.05.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna felietono estas dediĉita al la figuro de Władysław Turowicz, polo kaj samtempe la nacia heroo de Pakistano, la kunestablinto de la Pakistanaj Aerfortoj.
Nia kronvirusa kroniko informas i.a. pri pliaj mildigoj de kronvirusaj rigoroj en Pollando. Sekvas ĝin abundaj kulturkronikaj informoj pri la kultura oferto de Poznano por la pandemia tempo, pri tri historiaj tolaĵoj revenintaj al la restaŭrata kastelo en Książ (la sudokcidenta Pollando), pri retrovitaj romiepokaj moneroj en la orienta Pollando. La E-komunumaj informoj rilatas al kelklingva fotoalbumo (ankaŭ E-lingva) pri Oomoto de Bill Roberts, pri la rete okazonta IMEK de esperantistaj medicinistoj. Muzike ni memorigas la kanton de Anjo Amika „Trovis mi Patrujon” kaj de JoMo „Sur la mar’, devenantan el la KD „JoMo friponas” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas romiajn monerojn hazarde retrovitajn sur farmista kampo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.