Ludu

La 962-a E_elsendo el la 12.05.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la nunsemajna literatura segmento ni prezentas la 94-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamnhof. La elsendon komencas mallonga kronvirusa kroniko, post kiu sekvas informoj pri kunlabora kontrakto inter la pola elektronika nuboperatoro kaj Microsoft kaj pri pliaj polaj proponoj por la listo de Unesko pri la monda kulturheredaĵo. La sciencbultena temo traktas apartajn proprecojn de kupro aplikeblajn en la kuracado, interesajn ankaŭ laŭ la vidpunkto de la kronvirusa epidemio. Muzike akompanas nin hodiaŭ Andrzej Tomecki. La interreta foto apudanta la programinformon rilatas al la pola tradcio de falkodresado, kiun Pollando kune kun aliaj ŝtatoj proponis por Unesko-listo de la monda kulturheredaĵo En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj ĉepaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun la indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D