Ludu

La 961-a E_elsendo el la 08.05.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Unuavice, ni transdonas niajn elkorajn kodolencojn al la vaste konata en Esperantujo pola esperantisto, Roman Dobrzyński pro la forpaso – post longa malsano – de lia edzino Erika. Ili aŭdiĝas komence de nia E-komunuma segmento.
Komence de la programo ni referencas al la pasanta hodiaŭ 75-a datreveno de la finiĝo de la 2-a mondmilito kaj ĉi-rilata deklaro de la ministerioj de la centr- kaj orienteŭropaj landoj. Aŭdiĝas sekve nia kronvirusa kroniko. La kulturkronikaj aktualaĵoj rilatas al la vizitcela refunkciigo de la Reĝa Kastelo en Varsovio, al polaj arkeologiaj laboroj sur Kipro kaj al la nunjara eldono de la inaŭgurataj en majo Chopin-recitaloj en la varsovia Łazienki-parko. En nia felietono pri koninda Pollando ni proksimigas la plej malnovan kristanan konstruaĵon en Pollando, la masonitan Rotondon de s-ta Nikolao el la 11-a jarcento en Cieszyn. La E-komunumaj informoj rilatas al kunlaboro de UEA kaj UN kaj Aŭskultejo de Stano Marček ĉe la Biblioteko de GEA en Aalen. Muzike akompanas la E-lingva versio de „Rezistos mi” el la jutuba kanalo de Pangea Eldonejo kaj la kanto „Diru al mi” en la plenumo de Stano Marček. La interreta foto akompananta nian programinformon prezentas la traktitan en la felietono rotondon de S-ta Nikolao en Cieszyn. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.