Ludu

La 945-a E_elsendo el la 13.03.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Nia arkiva felietono kondukas nin al vizitinda loko Działdowo situanta en la norda Pollando. En 2014 ĝi estis krome kalkulita al 7 mirlokoj de Pollando en ĉi tiu jaro. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la okazintaj eliminadoj por la nunjara Internacia Chopin-konkurso en Varsovio kaj al nomumo de pola grafikistino por la premio H.Ch. Andersen. El la E-komunumaj informoj eblas ekscii pri membrostato de UEA en 2019, pri la proksimiĝanta limdato en la Belartaj Konkursoj de UEA (detaloj en revuoesperanto.org), pri premio Paul Gobbins por Nova Ĵurnalisma Talento de la revuo Monato (https://www.monato.be/nova_talento.php).
Muzike ni memorigas la kanton “Sonsistemo”, unu el la kantoj el la KD “Civilizacio” de “Strika Tango”, eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto prezentas la muldaĵon de la maldekstra mano de Frederiko Chopin, lige kun nia hodiaŭa kulturkronika informo. Eksterelsende tradicie troviĝas en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo paralele legeblaj kaj aŭdeblaj tekstoj el la hodiaŭa programo. Temas pri „kulturkronikaj informoj” kaj „Felietonoj”. Ne hezitu uzi tiun ĉi servon mem kaj rekomendi al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.