Ludu

La 936-a E_elsendo el la 11.02.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia nunsemajna antaŭmikrofona gasto estas prof.-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la januara interlingvistka konferenco en Parizo kaj la ĵus finiĝinta (en februaro) Interlingvistika Sesio ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Ni ekscias informojn pri la septembra ekzamena sesio en Poznano kaj pri la okazonta tiam Interlingvistika Simpozio, ankaŭ pli konkretajn informojn pri la estonteco de la tieaj studoj.
Kadre de la komencaj aktualaĵoj ni prezentas raporton pri la foraj perspektivoj de la plena egaleco inter virinoj kaj viroj laŭ la ekonomia vidpunkto. La sciencaj temoj traktas la esplorojn pri la dependeco inter konsumado de malgrasigita lakto kaj obezeco; la alia temo rilatas al reaŭmatismaj malsanoj, kiuj suferigas ne sole grizaĝulojn.
Hodiaŭ ni proponas fragmente la kanzonon de Dolchamar „Solaj paroj” el la KD” Rebela Sono” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto rilatas al la temo de unu el niaj sciencaj informoj pri tio, kiu lakto – plengrasa aŭ sengrasigita – decidas pri svelta silueto.
Ni atentigas, ke ankaŭ hodiaŭ eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo. Niaj surpaĝaj rubrikoj enhavas cetere centojn da malpli novaj aŭdo-/legodokumentoj kun indiko de i.a. tempodaŭro. Hodiaŭ ili aldoniĝas en la rubrikoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Eksterelsende aŭdiĝas ankaŭ en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” interparolo kun la gasto de nia redakcio. Dank’ al ĉi tiu nia servo eblas efike altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Uzu do ĝin mem kaj rekomendu al aliaj. Nia elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009; ĝi ebligas laŭplaĉe reguligi la parolrapidecon: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D