Ludu

La 935-a E_elsendo el la 08.02.2020 ĉe www.pola-retradio.org

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ d-inon Katalin Kovats el edukado.net, kun kiu ni interparolas pri la ĵus finiĝinta februara sesio de la Instruista Trejnado kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano. La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas Chopin-ekspozicion en kvar diversaj japanaj kulturcentroj kaj ekspozicion pri impresionista grafikarto nun daŭranta en Poznano. La E-komunumaj informoj rilatas ĉi-foje al Hispanio. I.a. temas pri la nova e-ista grupo kreiĝanta en Granada. En nia elsendo ni memorigas fragmente la kanzonon de Mourice Benin „Homa Blovo” el la KD „In-Spir” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto rilatas al la ekspozicio en Poznano pri impresionistaj grafikaĵoj,  titolita „Nekonata impresionismo”. Kiel kutime ni disponigas eksterelsende paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el la hodiaŭa elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Hodiaŭ t.e. estas „kulturkronikaj informoj”. Uzu tiun ĉi servon mem kaj rekomendu al aliaj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. En la rubrirko „Antaŭ la mikrofono” aŭdeblas eksterelsende la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. I.a. pere de ĝi vi povas rapidigi aŭ malrapidigi la parolrapidecon konforme al viaj bezonoj.