Ludu

La 910-a E_elsendo el la 12.11.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Fine de novembro en la CO de UEA en Roterdamo okazos laŭvica Malferma Tago. En ĝia programo – pri kiu ni mencias aparte – i.a. prelegos Orlando Raola. Lia temo „”Ĉu ni parolis science? Ekskurso tra sep jardekoj de faka kaj populariga scienca verkado en Esperanto”. I.a. pri liaj sciencaj interesiĝoj kaj laboro rilate la E-komunumon ni interparolis kun la nova estrarano de UEA en la lastaj momentoj de la Lahtia UK. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pola merkato de dolĉaĵoj kaj plezurmordaĵetoj, pri laŭvica eldono de glacivino el la Jagelona Universitato kaj pri la tradicio de la poznanaj Sankt-Martenaj kornokukoj. La scienca temo estas dediĉita al la hazarde kreita de sciencistoj plej nigra el la konataj materialoj.
Muzike akompanas nin Inicialoj dc per fragmento de la kanzono „La kontraŭsenco” el la KD „Urbano” eldonita de Vinilkosmo. La interreta foto prezentas vingrapolojn el kiuj estas produktata glacivino. Ankaŭ hodiaŭ ni disponigas paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el nia elsendo en unuopaj rubrikoj de nia paĝo, hodiaŭ t.e. estas „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. Uzu ilin mem kaj rekomendu ilin al viaj E-konatoj, kiel efikan manieron altigi la aŭdokomprenon kaj parolkapablon. Eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun Orlando Raola.
La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D