Ludu

La 904-a E_elsendo el la 22.10.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Nia marda antaŭmikrofona gasto estas Ilija Grusarjov venkinta en la literatura kvizo dum la lasta Arkones, samtempe studento de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Literaturo kiel temo en la hodiaŭa elsendo aperas diversforme – jen en la felietono  pri la daŭranta en Krakovo Conrad-festivalo, jen kiel poeziaĵo de la estona poetino Lilli Promet „Aŭtuno I” en la E-traduko de Hilda Dresen.
En komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pasintsemajnaj elektoj al la Konsilio de Homaj Rajtoj ĉe UN – ĝia membro fariĝis ankaŭ Pollando; pri ŝanco de 350 lernantoj el la Bjalistoka regiono, kiuj frekventas Podlaĥian Infanan Universitaton.
Al artefarita inteligenteco ni donas la atenton en la scienca bulteno informante pri ĝiaj pli trafaj balotprognozoj en Pollando ol elmontradis tion antaŭbalotaj opinisondadoj.
Muzike ni memorigas la E-version de la „Apudmoskvaj vesperoj” el la kolekto Oraj Kantoj de Mikaelo Bronŝtejn kaj Garik Kokolija. La interreta foto ĉe nia programinformo prezentas grupeton de lernantoj, kiuj nunjare ricevis studentajn libretojn de Podlaĥia Infana Universitato.
Uzu mem kaj rekomendu al viaj E-konatoj la eblecon aŭskulti kaj paralele legi  tekstojn el niaj programoj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. Tio praktike helpas al altigo de la aŭdkompreno kaj parolkapablo. Hodiaŭ temas pri aktualaĵoj en niapaĝa rubriko „Novaĵoj”, pri la sciencbultena temo en la rubriko „Sciencaj informoj” kaj felietono en la rubriko „Felietonoj”. Eksterelsende en la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas krome interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D