Ludu

La 894-a E_elsendo el la 17.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la marda sonsceno pri la 104-a UK en Lahtio ni prezentas la unuan parton de la programero, en kiu al la kongresa publiko prezentis sin novaj estraranoj. En ĝi aŭdiĝas sinprezentoj de la prezidanto de UEA, Duncan Charters; de la vicprezidantoj Fernando Maia kaj Huang Yinbao – Trezoro kaj de la ĝenerala sekretario – Aleks Kadar. Duncan Charters prezentas krome la sinprezenton de la estrarano Amri Wandel, kiu pli frue devis forlasi Lahtion. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la germana propono akcepti 25 mil enmigrantojn, kiuj celis Italion; ni informas krome pri nova kunlabora pola-ĉina projekto nun realigata en la urbo Olsztyn. La scienca temo traktas la beban balbutetadon kaj gravecon de la gepatra reago je ĝi por akceli la parolevoluon de siaj infanoj. La komencaj aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj post la alklako de la trabetoj „novaĵoj” kaj „sciencaj informoj”. La programinformon akompanas foto de novaj estraranoj de UEA dum la kongresa programero „Nova estraro sin prezentas”. La elsendo estas aŭdebla ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D