Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 871-a E_elsendo el la 16.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org
En la hodiaŭa redakcia interparolo Maciek kaj Barbara reference al la 60-jariĝo de la Jubilea UK en Varsovio 1959 kaj la 60-jariĝo de la E-Redakcio de Pola Radio jen retrorigardas al historio, jen glite trakuras la samlongan tradicion de la priservado kaj raportado pri la Universalaj Kongresoj en Pola Radio kaj Pola retRadio. Niaj aktualaĵoj traktas polan jaktoproduktadon, kiu laŭ Eŭrostat en 2018 kovris 60-procentojn de la luksaj jaktoj faritaj en la Unio kaj informas pri kvin polaj altlernejoj en la unia projekto „Eŭropaj Universitatoj”. La ĉi-semajnan sciencbultenan temon ni dediĉis al la malkovro de grandaj provizoj de la dolĉa akvo sub la fundo de Atlantiko.
La programinformon akompanas interreta foto de la luksa jakto Viatoris produktita en Pollando.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Mi aldonas miajn gratulojn pro la duobla 60-jariĝo, t.e. kaj de la jubilea UK de 1959 kaj de la multjara raportado el Universalaj Kongresoj fare de Pola Radio kaj Pola RetRadio! La tiutema interparolo de Barbara kaj Maciek estis tre interesa kaj valora programero. Dankon, Barbara, pro via baldaŭa laboro dum la 104-a UK en Laĥtio. Estas ĉiam plezuro — rekte aŭ post la UK — aŭskulti viajn raportojn kaj kolektitajn sonmaterialojn speciale por tiuj (inkluzive de mi mem) kiuj ne ĉeestas la UK-on.
Cetere, aldonan dankon pro la programero pri grandaj provizoj de la dolĉa akvo sub la fundo de Atlantiko. Speciale en periodo de serioza klimatŝanĝo, dolĉa akvo sendube fariĝos ĉiam pli grava. Do, ju pli oni malkovras des pli bone!
Kvankam dum la lastaj semajnoj mi neniel mesaĝis ĉi tie, tamen mi regule kaj konstante vin aŭskultas. Hodiaŭ mi emas tamen skribi, ĉar viaj lastaj programoj estis aparte allogaj. Kaj hodiaŭ, la interparolo inter Maciek kaj Barbara estis inspira: ŝajnas ke ni aŭskultas redakcian familion. Akceptu gratulon pro la jubileo rilate raportadon pri Universalaj Kongresoj. Mi akompanos vin rete, ankaŭ el Laĥti!