Ludu

La 871-a E_elsendo el la 16.07.2019 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa redakcia interparolo Maciek kaj Barbara reference al la 60-jariĝo de la Jubilea UK en Varsovio 1959 kaj la 60-jariĝo de la E-Redakcio de Pola Radio jen retrorigardas al historio, jen glite trakuras la samlongan tradicion de la priservado kaj raportado pri la Universalaj Kongresoj en Pola Radio kaj Pola retRadio. Niaj aktualaĵoj traktas polan jaktoproduktadon, kiu laŭ Eŭrostat en 2018 kovris 60-procentojn de la luksaj jaktoj faritaj en la Unio kaj informas pri kvin polaj altlernejoj en la unia projekto „Eŭropaj Universitatoj”. La ĉi-semajnan sciencbultenan temon ni dediĉis al la malkovro de grandaj provizoj de la dolĉa akvo sub la fundo de Atlantiko.
La programinformon akompanas interreta foto de la luksa jakto Viatoris produktita en Pollando.
La aktualaĵoj kaj la sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. La elsendo troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D