Ludu

La 859-a E_elsendo el la 04.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ en nia programo ni invitas por renkontiĝo kun nia kolego, d-ro Maciej Jaskot, kiu rakontas pri konferenco, kiun antaŭnelonge li partoprenis en Bulgario kaj kunrealigata kun bulgaraj sciencistoj Frazeologia Leksikono. Komencaj aktualaĵoj koncernas eventojn en Pollando – la rekonstruon de kabineto, lige kun tio, ke kelkaj ministroj akiris mandatojn dum la lastaj balotoj al la Eŭropa Parlamento; ni memorigas du datrevenojn – la 30-jariĝon de la unuaj parte liberaj balotoj en Pollando, kiuj kondukis al demokratiaj transformiĝoj; la 27-jariĝon de la faligo de la kabineto de ĉefministro Jan Olszewski, kio haltigis la senkomunismigan procezon je 23 jaroj. La sciencbultenaj informoj rilatas al la pola birdprotekta programo kaj al kuriozaj nordamerikaj birdoj, kiuj kunkovas birdidojn.
Muzike akompanas nin la ensemblo Es-To per la kanzono „Revenu” kaj Oliver Tzaut per la kanzono „Ĉu malĝoja” el la vinila disko „Karnavaleto”.La akompananta nian programinformon interreta foto rilatas al la pola plurjara birdprotekta programo.
La aktualaĵoj, sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la unuopaj rubrikoj de nia paĝo. La elsendo troviĝas krome en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D