Ludu

La 756-a E_elsendo el la 26.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia ampleksa „Trarigardo de la E-Gazetaro” ni trafoliumas la 2-an numeron 2018 de „Esperantolehti”, la printempan interretan periodaĵon de E-Societo Kebekia „La Riverego” ( http://www.esperanto.qc.ca/wp-content/uploads/2018/04/Riverego130-31.pdf), la 2-an nunjaran numeron de „Norvega Esperantisto”, la 4-an numeron de „La revuo Orienta” kaj la majan numeron de „Novaĵoj Tamtamas”, Internacia Gazeto de Esperanto Jokohama (Hama-Rondo) (https://onedrive.live.com/?id=AE2D0B68AAC582F%219060&cid=0AE2D0B68AAC582F).
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la 60-jariĝo de la postmilita rekreo de Chopin-monumento en la varsovia Łazienki-parko, al la unua eldono de Katharzis-festivalo en Poznano, al la monumento de la elstara pola komponisto, Roman Maciejewski malkovrita en Poznano. La informojn interplektas la rilataj muzikcitaĵoj.
– Muzike akompanas nin ĉi-foje „Martin kaj La Talpoj” per fragmento de la kanzono „Antaŭĝojo” el ilia KD eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto prezentas varsovian publikon ĉirkaŭ Chopin-momumento en la varsovia Łazienki-parko dum iu el la dimanĉaj koncertoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D