Ludu

La 755-a E_elsendo el la 23.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni felietonas pri eksterordinara kultura centro ĉe la dekstra parto de la pola ĉefurbo, „Konsulejo de Prättigau-valo”. Temas pri la libera, krea spaco, interŝanĝejo de eksterordinaraj artaj ideoj kaj popularigado de la lokaj tradicioj kaj folkloro. Ĝia konsulo estas enamiĝinta al Pollando Rudolf Steiner, svisa artisto malferma al ĉiuspeca arto, aparte >performance< zorganta pri reciprokaj kulturaj interŝanĝoj, kiel ekz-e laborsesioj de studentoj pri fotoarto el la svisa Vevey. Dank’ al li ni i.a. konatiĝis kun la libro „Bonan Tagon. Mia nomo estas Parzival”, kiun li kunportis por la Bjalistoka E-Biblioteko.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la scienca sesio en Lodzo dediĉita al la kontraŭpola germana kaj sovetunia leĝaro dum la 2-a mondmilito; pri la decido de la Monda Sanorganizo ĝis 2023 forigi el la merkato la acidajn grasojn trans; pri 500 plantataj kverkoj en Lublin-vojevodio (la orienta Pollando) por omaĝi la jubileon de la pola suvereneco.
– La sciencbultenaj temoj rilatas al la praktiko monitori la cerboondojn de laboristoj en Ĉinio por altigi produktivecon, kaj al plej malnovaj kontinentaj plantoj malkovritaj en la pola Sanktakruca Montaro.
– Muzike akompanas nin Lunatiko per la fragmento de la kanzono „Planedo Esperanto” el la KD „Elektronika Kompilo” eldonita de Vinilkosmo. Aŭdiĝas krome unu el la varsoviaj folkloraj kantoj en la plenumo de la kant- kaj dancgrupo de la Varsovia Politekniko.
– La interreta foto prezentas unu el la kverkoj plantitaj en Lublin-regiono (la orienta Pollando) por omaĝi la jubileon de la pola suvereneco.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D