Ludu

La 754-a E_elsendo el la 18.05.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ en la felietono pri Koninda Pollando ni prezentas al vi unu el la plej novaj dek Historiaj Monumentoj de nia lando. Temas pri la Katedrala Altaĵo en la urbo Płock (pŭock) en la centra Pollando. Ĝia historio ligiĝas kun la kreo de la ŝtataj fundamentoj dum la regado de la unuaj regantoj de Piast [pjast]-dinastio.
– En la komencaj kulturkronikaj informoj ni referencas al la eventoj de 15-a Nokto de la Muzeoj en Varsovio; du ekspozicioj logantaj en la varsovia Łazienki-Parko. Fine ni informas pri ekspozicio kadre de la soci-eduka kampanjo dediĉita al polaj naciaj simboloj en la artgalerio Kordegarda.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto (http://2018.esperanto.org.br) kaj al la aŭgusta Nitobe–simpozio en Lisbono pri la temo: “Instruado kaj esplorado pri Esperanto en soci-interlingvistiko, interlingvistiko kaj en sociaj sciencoj”.
– Per la kanzono de Jomo „Sur la mar’” el la KD „Jomo friponas” ni salutas la partoprenantojn de IFEF-kongreso en Vroclavo kaj de la samloka 3-a Interkultura Maja Rendevuo. Ni memorigas fragmente la kanton „Ondo” el la KD „Tom Jobim en Esperanto”, en la plenumo de Flávio Fonseca; E-version de la portugala kanto Amar Pelos Dois prezentas Ifan Rais.
– La interreta forto prezentas la heroon de nia nunsemajna felietono, t.e. la Katedralan Altaĵon de Płock.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D