Ludu

La 747-a E_elsendo el la 24.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni proponas en nia elsendo la 2-an parton de la inaŭgura prelego de d-ino Vera Barandovska-Frank dediĉita al la temo „Studobjekto: Interlingvistiko” dum la 4-a Interlingvistika Simpozio en Poznano.
– En la komencaj aktualaĵoj ni prezentas informojn pri la pola migropolitiko, kiujn prezentis semajnfine en Vieno ministro Marek Suski, kaj pri daŭre kreskanta nombro da judoj el Israelo ricevantaj polajn pasportojn.
– Niaj sciencbultenaj temoj rilatas al la kontraŭbakteriaj proprecoj de grafentavoletoj aranĝitaj vertikale kaj pri la konkerado de la montopintoj per tiom kuriozaj plantoj kiel…. tomato. Verdire temas pri la ekspansio de plantoj aliregionaj, kiuj forpuŝas la originajn plantospeciojn.
– Muzike akompanis nin Ale Kosabela per fragmento de sia kanzono „Kroma Sun” el la KD „Revolucio en pajleraro” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto referencas al la temo de nia sciencbultena informo pri kontraŭbakteriaj proprecoj de grafeno, kiam ĝiaj tavoletoj estas aranĝitaj vertikale.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D