Ludu

La 745-a E_elsendo el la 17.04.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni proponas jam la 68-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komenca aktualaĵo koncernas tre bonajn investorezultojn, kiujn Pollando akiris en 2017.
– La sciencbultenaj temoj rilatas al polaj malkovroj pri tio, ke Parkinson-malsano ĉiam pli ofte atakas junuajn homojn kaj al usonaj esploroj pri sandamaĝa efikado de ftalataj kemiaĵoj uzataj en la produktado de manĝopakumoj, manĝokestoj kaj gastronomiaj gantoj.
– La akompana foto prezentas manĝopakumojn, kiuj i.a. povas respondeci pro perturboj en la hormona mastrumado de la homa organismo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D