Ludu

La 740-a E_elsendo el la 30.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni proksimigas en la felietono pri Koninda Polo, la figuron de Henryk Sławik, kiu en la jaroj de la 2-a mondmilito estadante en Budapeŝto portis helpon al ĉirkaŭ 30 mil polaj rifuĝintoj savante la vivon de ĉ. 5 mil polaj judoj troviĝantaj inter ili.
– En la unua parto de la elsendo ni proponas kultursociajn temojn ligitajn kun la daŭranta apogea periodo de Karesmo, la Sankta Semajno. Do ni informas pri la rilato de poloj al Karesmo kaj Pasko; pri tio, kio estas kaj kian signifon havas en la pola tradicio Sinjoraj Tomboj aranĝataj en preĝejoj dum la Sankta Vendredo; pri la socia rolo kaj laboro de polaj monaĥinoj kaj pri religiemo de junaj poloj.
– La interreta foto prezentas tradiciajn polajn paskajn ovojn. Per tiu simbolo de la renaskiĝanta vivo ni deziras al ĉiuj geaŭskultantoj Serenan Paskon, belajn printempajn tagojn, ĝojplenan semajnfinon !
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D