Ludu

La 733-a E_elsendo el la 06.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Komence de nia marda elsendo aŭdiĝas aktualaĵoj, en kiuj ni informas pri la postbalotaj scenejoj en Italio kaj en Germanio. La frosto forlasis Pollandon kaj revenantaj plusaj temperaturoj jam pensigas pri printempo, malpacience atendis ĝin ankaŭ cikonioj el la rekapabliga centro en la suda Pollando. Bonŝance ekde hodiaŭ la temperaturoj kreskas.
– La sciencbultenaj temoj alportas la informojn pri orcino imitanta la homan voĉon kaj pri pola agrikultura bioteksaĵo.
– Hodiaŭ aŭdiĝas krome la 67-a fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Muzike akompanas nin JoMo per la kanzono „Dancu” el la KD „JoMo slavumas” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto referencas al malpacience atendantaj printempon cikonioj, kiuj devis resti – pro diversaj lezoj – por la vintra periodo en Pollando.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D