Ludu

La 732-a E_elsendo el la 02.03.2018 ĉe www.pola-retradio.org  

– Komence de nia vendreda elsendo audiĝas ampleksa kulturtema segmento, en kiu ni informas pri la 90-jariĝo de la pola Nacia Biblioteko kun referenco al ĝia kreiĝo, postaj sortoj kaj la nuna stato. Ni mallonge parolas ankaŭ pri la eksterlanda koncerta programo ligita kun la 100-jariĝo de la reakiro de la suvereneco de Pollando. Multaj eventoj ligiĝas kun la figuro de la elstara pola komponisto, pianisto kaj politikisto Ignacy Jan Paderewski. Tiun programsegmenton ornamas fragmento de lia „Krakovjaka Fantazio”.
– Ankaŭ nia nunsemajna E-komunuma segmento estas riĉenhava. Ni informas pri la donaco de ESF por la Fonduso Middelkoop de UEA por garantii la pluekziston de la fako pri Esperanto kaj Interlingvistiko en la Amsterdama universitato. Pri januaraj eventoj en Hispanio ligitaj al omaĝo al Juan Régulo Pérez lige kun lia 25-a mortodatreveno kaj kun la tutfebruara ekspozicio pri Esperanto en Guardamar del Segura. Fine ni informas pri riĉa programo de BEL-konferencoj en Brazilo. La lastan informon muzike ni ornamis per la muzikcitaĵo el la kanzono „Neatendite” de Dirce Sales.
– En la fino ni prezentas la 1-an parton de la prelego de prof. Humphrey Tonkin dum la pasintjara Esperantologia Konferenco – Esperanto: Esploraj Prioritatoj”.
– La interreta foto referencas al la 90-jariĝo de la pola Nacia Biblioteko.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D