Ludu

La 713-a E_elsendo el la 26.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En Pollando oni festas Kristnaskon ankaŭ la 26-an de decembro. Tial nia programo referencas al la festperiodo per prezento de kelkaj polaj kristnaskaj kantoj en la E-vesto. Ni prezentas al vi popularajn kristnaskajn kantojn, kiel „Al paŝtistoj la anĝel’”, kaj „Kuŝas Krist’ etulo” en la plenumo de Remigiusz Kossakowski, „Ek’ paŝtistoj al la stalo” en la plenumo de Anna Osmakowicz, „En nokt’ silenta” en la plenumo de la ensemblo Muzilo. En la fino aŭdiĝas la instrumenta versio de la kortuŝa kristnaska kanto „Estis ĉe lulilo”.
– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas la nova volontulo de Bjalistoka E-Societo el Nederlando, Mark Konijnenberg, kiu havis la okazon konatiĝi en la ĵusaj tagoj kun la polaj kristnaskaj tradicioj, sed nia interparolo ne rilatas al ĉi tiuj spertoj de nia gasto.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la Kristnaskrilatajn ekspoziciojn en Krakovo, la suda Pollando; la ĵus inaŭguritan Sukcenan Altaron de la Patrujo en Gdansko kaj tion, ke ankaŭ eksterlandanoj volonte konatiĝas kun la polaj kristnaskaj tradicioj.
– La programinforma foto prezentas la kripeton, al kiu rapidas i.a. polaj nobeloj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D