La Palaco de la Krakovaj Episkopoj en Kielce kune kun la tiea katedrala komplekso ektroviĝos en la listo de la Historimonumentoj, sur kiu troviĝas jam i.a. la teŭtona kastelo en Malbork, batalkampo ĉe Grunwald, klostro ĉe la Hela Monto. Ĝis nun ĉi tiun prestiĝan titolon havas 70 historiaj objektoj, inkluzive de tri el la sanktakruca vojevodio (la centra Pollando): neolitaj silikaj minejoj en la loko Krzemionki, klostro sur la monto Sankta Kruco kaj cisterciana abatejo en Wąchock. Nun aldoniĝas la Palaco de la Krakovaj Episkopoj en Kielce, unu el la plej bone konserviĝintaj ĉi-specaj rezidejoj el la epoko de Vasa-dinastio. La Historimonumentoj povas esti arkitekturaj objektoj, kulturaj panoramoj, urbaj aŭ vilaĝaj kompleksoj, teknikaj historiaĵoj, objektoj de la defenda konstruarto, parkoj, ĝardenoj, tombejoj, memorlokoj ligitaj kun la plej gravaj eventoj aŭ historiaj figuroj kaj arkeologiaj esplorterenoj. Laŭplane la listo lige kun la venontjara 100-jariĝo de la sendependeco de Pollando enhavos 100 ĉi-specajn objektojn.

El la elsendo 10.11.2017. Legas  Maciek kaj Barbara – 1’21”