En la vroclava Nacia Muzeo (la sudokcidenta Pollando) unu el la ekspozicisalonoj estis lastatempe aparte destinita por la relikvujo de sankta Dorotea. Ĝi troviĝas kadre de la konstanta galerio dediĉita al la regiona arto el la 14-a kaj 16-a jarcentoj, iam utiligata por prezenti la malfrumezepokajn objektojn  de la metiarto. Speciale aranĝita salono akcentas la rangon de la eksponaĵo, kiu estas brila verko de la oraĵumista arto el la 15-a jarcento. La unua mencio pri la relikvujo de sankta Dorotea aperis en la financa libro de la vroclava urbodomo el 1445. Ĝi konsistas el malnovaj kaj novaj elementoj. Al la malnovaj kalkuliĝas la busto de la sanktulino farita probable en Vroclavo. Al la novaj – bazo kun riĉornama bordaĵo kaj krono el la limo de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiujn oni ligas kun la hungara oraĵumista arto. Laŭ tradicio sankta Dorotea estis kristana martirino el la 4-a jarcento. En ikonografio ŝi estas prezentata kiel juna virino en reĝaj vestoj kun diademo aŭ krono surkape, kun tiaj atributoj kiel rozo, florbukedo, florkrono, arbusto kreskanta ĉe ŝiaj piedoj kaj kun korbeto da fruktoj kaj floroj. Ŝia bildo troviĝas en la blazono de Vroclavo.

El la elsendo 13.10.2017. Legas  Tomek – 1’27”