Ludu

La 688-a E_elsendo el la 29.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Pri la 33-a ARKONES finiĝinta lastdimanĉe en Poznano, ĝia muzika kaj prelega enhavo ni interparolas kun unu el la kunorganizantoj de la evento Tobiasz Kaźmierski. En la elsendo ni citas muzikajn fragmentojn registritajn dum la koncertoj de Suzana kaj Jonny M.
– Nia kulturkronika informo rilatas al la nova vivo de historiaj libroj, tute aparte al la skanita en la kolektista eldonkvanto de 99 ekzempleroj manuskripto de Mikołaj Kopernik „De revolutionibus orbium coelestium”.
– La E-komunuma informo invitas por oktobraj preĝotagoj de la pola IKUE-sekcio en Częstochowa.
– Hodiaŭ ni denove proponas leterkestan renkontiĝon.
– Nian programinformon akompanas foto de unu el la monumentoj de Mikołaj Kopernik en Pollando, tiu el la urbo Olsztyn.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D