Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 679-a E_elsendo el la 01.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– Nia hodiaŭa vendreda E-elsendo enhavas ampleksan raporton pri la trapaso de la Aŭtora Duonhoro (unu el inter du), kiujn dum la Lilla Universala Kongreso de Esperanto havis la forpasinta la 30-an de aŭgusto 2017 elstara E-poetino, Marjorie Boulton. En ĝia fino la ne plu ekzistanta pola trupo „Niaj Bardoj” kantas la poeziaĵon de Julio Baghy pri la lingvo Esperanto.
– La komenca informo rilatas al la pasanta hodiaŭ 78-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito, kiun provokis la invado de Germanio kontraŭ Pollandon en 1939. Ĝi estas paralele legebla kaj aŭskultebla en niapaĝa rubriko Novaĵoj.
– La porgraminformon akompanas foto de Marjorie Boulton.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Dankon, vi uzis mian foton de 1997, el mia kuirejo gotenburgan. Marjorie Boulton tiam havis 73 jarojn.
Laŭ mi, la plej bona bildo de ŝi, tiel kaj tial mi memoras ŝin.
La granda Marjorie ne forpasis. Ŝi neniam forpasos. Ŝi restos kun ni por eterne, per sia verkaro kaj sia nobla spirito. Ŝi estas parto de nia kulturo.
Ni vere ŝatus aŭskulti aliajn sonregistrojn de ŝi kaj pri ŝi el la Pola Retradio.
Dankon por via afabla rememoro al la fama poetistino!