Ludu

La 673-a E_elsendo el la 03.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org _ Seulo 3

– La hodiaŭa elsendo enhavas tri sondokumentojn, antaŭmikrofonajn interparolojn kun tri partoprenintoj de la 102-a UK en Seulo. Osmo Buller el Finnlando rakontas pri sia eksteresperantista vivo kaj kariero post la reveno al la hejmlando, kie li fariĝis grava figuro en la propora municipo Taivalkoski. Ni interŝanĝas i.a. informojn pri lia aktiveco kiel Komitatano C kaj pri liaj aliaj E-komunumaj taskoj. Albert Stalin Tancinco Garrido el Filipinoj dividas la impresojn pri sia unua en Seulo UK kaj rakontas pri sia organiza E-laboro en Filipinoj kaj movadaj interesiĝoj. Arko el Ĉinio prokismigas la detalojn de la laŭtlega konkurso de TEO kaj AMO kaj konfesas, kion ŝi plej ŝatas en la E-elsendoj de la Pola RetRadio.
La akompana al la programaminformo foto prezentas legomstandon ĉe fama bazaro Gwangjang en Seulo
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D